ESPERANTO

Preghiere in esperanto tradotta dal giudice De Salvo, nella Presidenza degli Esperantisti Cattolici,
MARCO AVIANO esp (2)

BIBLIOGRAFI ADEL PADRE MARCO IN ESPERANTO

BEATA MARCO EL AVIANO

Li naskiĝas en Aviano (Friulo, nuntempe nordorienta Italio) la 17an de novembro 1631 (tria el dekunu gefiloj) el Pasquale Cristofori kaj Rosa Zanoni, kaj en la sama tago li estas baptata per la nomo Carlo Domenico. En 1643 li ricevas la konfirmacion. Sekve li frekventas la superajn studojn en la kolegio regata de Jezuitoj en Gorico, de kie – kvar jarojn poste – li fuĝas kun la deziro sukuri la venecianojn engaĝitajn en la defendo de la insulo Kandio (Kreto) sieĝata de Turkoj. En Capodistria (hodiaŭ Koper) li rezignas je sia intenco, kaj estas reakompanata hejmen de la Kapucenoj, ĉe kiuj li estis petinta helpon. En 1648, deksepjara, li eniras ilian novicejon en Conegliano, kaj per la religia vestado kaj ĵurpromeso li alprenas la nomon frato Marco el Aviano. Li kompletigas la teologiajn studojn kaj la 18an de septembro 1655 li estas ordinita pastro en Chioggia. En 1664 li ricevas la “rajtigon” prediki al la popolo, tasko kiun li tuj praktikas kun granda efikeco. Li ankaŭ estas superulo de du monaĥejoj, Belluno e Oderzo.
Lia predikado, kunigita kun ekzemplodona vivo, atingas kontinentan famon ekde 1676, kiam komenciĝas tia vico da konvertiĝoj kaj miraklaj sanigoj, ke li meritas la titolon “miraklofaristo de la jarcento”. Lia sua populareco atingas Francion, Belgion, Nederlandon, Svislandon, Tirolon, Bavarion, Aŭstrion, la ŝtatojn de Germanio, Bohemion kaj Slovenion, kien Patro Marco iras dum misiistaj vojaĝoj petitaj de la episkopoj por la spirita renovigo de tiuj nacioj. Sennombraj homamasoj kolektiĝas por lin aŭskulti kaj ricevas lian benon, kiu estas senmanke sekvata de eksterordinaraj okazoj. Ĉefa zorgo de Patro Marco estas la la admono kaj la estigo de la pento pri la pekoj, kaj tiucele li recitigas publike la akton pri perfekta doloro; li montras grandan respekton al la protestantoj, kiujn li konsideras fratoj kaj alvokas al unuiĝo.
Sed lia rendevuo kun la historio estas fiksita je 1683, okaze de la invado de Eŭropo fare de la otomana armeo (ĉirkaŭ cent kvindek mil armitoj), kiu ĝisatingas sieĝi Vienon, sidejon de la imperi estro de Aŭstrio Leopoldo I, kiu de kelkaj jaroj ĝuas la amikecon Marco el Aviano kaj profitas de liaj altvaloraj konsiloj en la rega agado, ofte karakterizita de nedecidemo kaj ŝanceliĝoj. Ĉe la minace superstara danĝero (oni volis igi Vienon la ĉefurbo de dua turka imperio en la koro de Eŭropo), kiu multe zorgigas ankaŭ papon Inocento XI, Patro Marco estas tiam sendata kiel papa legato al la defenda koalicio, konsistanta el ne pli ol sepdek mil militistoj. Lia mediacia agado havigas la interkonsenton inter la diversajn estrojn de la alianco, inter si kontraŭloj, kaj metas la reĝon de Pollando Johanon Sobieski kiel laŭnoman ĉefon. Marco el Aviano do kuraĝigas la armeon dum preĝotago. Ĉe la aŭroro de la fatala tago (12a de septembro 1683) li celebras la meson, servatan de la pola reĝo, enmetas en ĉiujn entuziasmon kaj certecon pri la venko, kaj oferas sian vivon al Dio por la savo de Eŭropo kristana. La venko postvenas glorplena, markante mejloŝtonon por la historio de la kontinento, gardita en sia identeco de kredo kaj de civilizo. La misio de Marco el Aviano daŭras en la postaj jaroj, per la iniciato de alianco inter la europaj Ŝtatoj por la liberigo de Balkanio el la turka subpremado: en septembro 1686 estas liberigata Buda, ĉefurbo de Hungario, post preskaŭ unu jarcento kaj duono da turka regado, kaj en 1688 ankaŭ la fortikaĵo Belgrado, kie Patro Marco atingas ke oni ŝparu la vivon de okcent turkaj soldatoj. Intertempe li daŭre sin dediĉas al predikado, impeta kaj konvinka, precipe en Venetio, (famkonataj restas liaj karesmaj predikoj celebri), ĉiam tenante leterajn kontaktojn kun la tiamaj eminentuloj, kaj aparte kiel spirita konsilanto de la imperiestro Leopoldo I, kiu ofte venigas lin al Vieno.
Dum la lasta vojaĝo al la ĉefurbo de Aŭstrio, Marco el Aviano mortas, konsumita de la penadoj, en la ĉeesto de la imperistro kaj de lia edzino Eleonora, premante en la manoj la krucifikson kiun li ĉiam kunportis. Estis la dekunua horo de la 13a de aŭgusto 1699. Li estas entombigita en Vieno en la preĝejo de Kapucenoj.

La juĝafero kaj la beatigo
La juĝafero de Marco el Aviano – kiun la imperiestro mem Leopoldo I estus volinta komenci nemulte post la morto de la kapuceno, kaj al kiu celis la “Vivo” verkita de Patro Cosmo el Castelfranco, preta en 1709 sed restinta tiam nepublikigita – estis komencita nur en 1891 per la ordinara proceso celebrata en Vieno, kies okazo estis la publikigo de la korespondado inter Marco el Aviano kaj la imperiestro. Dua proceso, celanta pruvi la famon pri sankteco en patrolando de Patro Marco, okazis poste en Venecio (ekde la jaro 1901). La apostola juĝafero estis enkondukita la 11an de decembro 1912, dum la regado de papo Sankta Pio X, kaj post kiam al tiu estis adresintaj preĝpeton, pere de petleteroj, nemalmultaj episkopoj, superuloj de religiaj familioj, kapituloj de katedraloj kaj mem la membroj de la absburga imperia domo. Submetita al la novaj reguloj validaj ekde 1930 por le tiel diritaj “historiaj” aferoj, nur en 1966 oni atingis la publikigon kaj aprobo fare de la Sankta Kongregacio pri la Ritoj de la valideco de la dokumentaro kolektita en la Positio super virtutibus. La procedo haltis unu plian fojon, ĝis kiam estis nomunita, en 1977, vicpostulatoro de la afero Patro Venanzio Renier el Chioggia, kiu tuj aktivis por ke la historia figuro kaj la eminentaj kristanaj virtoj de Patro Marco estu pli konataj kaj aprezataj, kaj la afero denove antaŭeniru. En la postaj jaroj li iniciatis, interalie, la publikigon de la dika korespondado de Patro Marco el Aviano konservita en la Arkivo de la Kapucenoj de la Venetia Provinco. La 6an de julio 1991 oni fien havis la dekreton de la Kongregacio por la Aferoj de la Sanktuloj pri la heroeco de la virtoj de la kandidato al la altaroj: iu deviga etapo, kiu definitive certigis la sanktecon de la vivo de Marco el Aviano. Mankis tiam la rekono de la vereco de miraklo atribuita al li kaj okazinta en Padovo, la 28an de majo 1941, favore al la eta Antonino Geremia, trafita de meningito kaj resaniĝinta pro la preĝoj levitaj al Dio per la propeto de Patro Marco, sugestitaj de la estonta Sanktulo Leopoldo Mandić. Tiu mirakla evento estis certigita kiel aŭtenta de la Kongregacio por la Aferoj de la Sanktuloj per dekreto de la 23a de aprilo 2002, per la convinkita agado kaj neskuebla konvinkiĝo de Patro Venanzio, kiu intertempe, helpate de la Komitato P. Marco el Aviano starigita jam en 1998 en Pordenone, komencis ĉie kapilaran, senĉesan paŝtistan kaj kulturan agadon de diskonigo de la sankteco kaj aktualeco de la eminenta civitano de Aviano. La juĝafero, tiel sekvata kaj amata, havis la sigelon de la beatigo en Romo, sur placo Sankta Petro, la 27an de aprilo 2003 fare de la Beata Papo Johano Paŭlo II. Oni atendas kroni ĝin per la sanktulproklamo de Beata Marco el Aviano.

Escepta personeco
de pastro, religiulo, evangelia predikisto,
atestanto pri Kristo en ĉiu kontraŭaĵo,
Patro Marco sin elmetas al la universala atento
per la riĉeco de la interna vivo,
igita arda kaj apostola de la plej pura franciskanismo

Apostolo de la “Akto pri perfekta doloro”,
fidela disdonanto de la mizerikordo kaj de la pardono,
li estis la spirita kuracisto de Eŭropo de tiu tempo,
mirinda kaj pacienca plektanto de ĝia libereco kaj unueco.
Lia interveno estis decidiga:
savante Eŭropon, li savis Kristanismon

Lia glorigo konsistigas honoron
por la Eklezio kaj por la civila socio, ne nur de lia tempo.
La efikoj de lia kuraĝa agado
pludaŭras ankaŭ en niaj tagoj

Kongregacio por la Aferoj de la Sanktuloj

• AKTO DE PERFEKTA DOLORO
Mi kreitaĵo malforta kaj malinda, genuiĝinta je viaj piedoj konfesas kun intensa doloro kaj kun la animo plena de konfuzo miajn sennombrajn preterlasojn kaj pekojn, kiujn mi plenumis en mia vivo. Mi Vin ofendis, ho mia Dio, mi Vin ofendis kaj mi pentas el la profundo de mia koro. En la viva espero pri Via sankta helpo, mi havas la firman intencon morti prefere ol plenumi unu plian mortopekon. Mi bedaŭras senfine miajn pekojn, precipe ĉi tiun: ĉar mi ofendis Vin, ho mia Dio senfine bona kaj amema, el kies laŭdo, danko kaj glorado neniu kreitaĵo iam devus ĉesi. Amen

AKTUALECO DE LA BEATA MARKO EL AVIANO

Li estas personeco, kiu sin prezentas tre aktuala. Ni povas distingi tri mesaĝojn.

La unua estas la bezono de konvertiĝo, de interna pacigo, de profunda kredo kaj de kristana praktikado pli travivata, pli sentata. Marko el Aviano predikis la pardonon, la penton, la konvertiĝon. Ni konas la platiĝon de la bonaj kvalitoj en kiu hodiaŭ ni vivas.
La dua mesaĝo estas de la Beata Marko socia paciganto. Multaj estas la travivaĵoj de la kapucena predikisto pri tio. Pripensu ni ekzemple pri tio, kion li faris sur la internacia scenejo, en la senhalta klopodo reporti la pacon je socia nivelo, per eŭropa agradiuso.
Trie, la Beata Marko el Aviano devas esti proponata kiel apostolon de la eŭropa kristana identeco. Eŭropo bazita nur sur ekonomiaj kaj financaj kriterioj, unuiĝinta nur en la nomo de la eŭro, ĝi estas reduktita kaj ne atingas la internan parton de la persono. Ĝuste la kristana identeco povos kontribui al la eŭropa unueco, ne nur ekstera, sed de la koroj; unuiĝo de celoj, vera frateco, por la paco kaj la progreso de popoloj.
Estas tio la mesaĝo, kiun la Beata Marko el Aviano povas doni al la homo kaj al la hodiaŭa socio.